Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unua pinta konferenco de Ĉinio kaj Afriko en Pekino en la venonta aŭtuno

Dum la Tria Ministra Konferenco de la Ĉina-afrika Kunlabora Forumo en la venonta aŭtuno, okazos en Pekino la Unua Pinta Konferenco de Ĉinio kaj Afriko por kune esplori kiel fortigi la amikajn kaj kunlaborajn interrilatojn de ambaŭ flankoj en la nova situacio.

Tion informis altprestiĝa diplomato de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio en la 27-a de decembro. Li diris, ke de la lastaj jaroj glate iras la amikaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko sur diversaj kampoj. Politike, plioftiĝis la altrangaj kontaktoj inter la du flankoj kaj interkonsiliĝoj pri internaciaj aferoj; ekonomie, Ĉinio senigis al 29 plej subevoluantaj landoj de Afriko doganajn impostojn de iuj el iliaj produktoj eksportataj al ĝi. Krome, Ĉinio ankaŭ grandmezure pliigis elspezon de trejnado por Afriko, sendis pli da kuracaj taĉmentoj al Afriko kaj 3 mil pacprotektantojn al iuj afrikaj landoj por plenumi pacprotektan taskon de UN.