Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Funebrado pro Wang Daohan fare de diversrondaj personoj de Taiwan

En la lastaj tagoj, diversrondaj personoj de Taiwan sinsekve sendis telegramojn al la Asocio pri Rilatoj inter la Du Bordoj de Taiwan-markolo, en kiuj ili esprimas profundan funebron kaj karmemoron al Wang Daohan ĵus forpasinta kaj alte taksas lian gravan kontribuon al la rilatoj inter la du bordoj.

Vicprezidanto de la Ĉina Kuomintango Wu Boxiong diris en la kondolenca telegramo, ke de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Wang Daohan, kiel pioniro por la rilatoj inter la du bordoj, estas ege respektata de diversaj flankoj. Li esperas, ke la rilatoj inter la du bordoj plue disvolviĝos kiel deziras Wang Daohan.

Prezidanto de la Nova Unuigita Ligo Xu Linong kaj ĝiaj membroj esprimis en sia kondolenca telegramo, ke Wang Daohan cementis solidan bazon por la paca reunuigo de la ŝtato kaj la konstruitaj rilatoj inter la du bordoj, kaj certe estos respektata kaj karmemorata de ĉiuj ĉinaj gefiloj.