Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio pluapaŝe prenos rimedojn por haltigi seriozajn akcidentojn de karbminejoj

Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan diris en Pekino, ke la ĉina registaro prenos rimedojn por garantii sekuran produktadon kaj haltigi seriozajn akcidentojn de karbminejoj.

Tion Zeng Peiyan diris la 27-an de decembro en sia raporto al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Lastatempe en Ĉinio sinsekve okazis akcidentoj de karbminejoj, kiuj kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Pri tio, Zeng Peiyan diris, ke la ĉina registaro grandigos investon por sekura produktado, fortigos ekzamenon de kaŝitaj danĝeroj de akcidento en karbminejoj kaj reordigon de ŝaktoj, fermos karbminejojn sen kondiĉoj de sekura produktado kaj plifortigos leĝplenumon por pridemandi respondecon de koncernaj personoj.

Laŭ statistiko, en la kuranta jaro okazis en Ĉinio 4 karbminejaj katastrofoj en kiuj mortis pli ol cent homoj.