Unua paĝo >> Aktualaĵoj


100 potencaj urboj de Ĉinio en 2005: Ŝanhajo okupis la unuan lokon kaj Pekino la duan

La 27-an de decembro la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio anoncis, ke en la listo de 100 potencaj urboj de Ĉinio en 2005, Ŝanhajo okupis la unuan lokon, Pekino la duan kaj Senzhen la trian. La urboj estis elektitaj laŭ la normoj pri utiligo de loĝantaro kaj laborforto, evoluoj ekonomia kaj socia, infrastrukturo, mediprotektado kaj cirkula ekonomio.

La statistiko montras, ke el tiuj cent urboj, 61 estas en oriento aŭ ĉe marbordo de Ĉinio, 22 en centra Ĉinio kaj 17 en okcidenta Ĉinio.

La buroo samtempe publikigis 50 urbojn favorajn por investado kaj Pekino, Tianjin kaj Tangshan estas la unuaj tri urboj el ili.