Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio komplete nuligos agrikulturan imposton

La 29-an de decembro, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio decidis abolicii, ekde la 1-a de januaro de la venonta jaro, la “Regularon de Agrikultura Imposto” kiu praktikiĝis preskaŭ 50 jarojn. Do, la agrikultura imposto kun 2 600-jara historio en Ĉinio estos komplete nuligita.

Post nuligo de tiu regularo, krom tiu de tabako, ĉiuj aliaj impostoj estos nuligitaj. Laŭ unuapaŝa statistiko, tio reduktos ĉiujare ŝarĝon de ĉinaj kamparanoj je 50 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj egalas al unu usona dolaro).