Vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado Zhang Xiaoqiang informis, ke en la lastaj 5 jaroj Ĉinio altiris rektan investadon de eksteraj komercistoj je pli ol 270 miliardoj da usonaj dolaroj.
Li konigis, ke post aliĝo al la Monda Komerca Organizo Ĉinio plirapidigis ellaboradon kaj perfektigadon de koncernaj leĝoj kaj regularoj. Samtempe la kapitala merkato iom post iom malfermiĝas al la ekstera mondo.
|