Karaj samideanoj,
Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la finiĝo de la
Longa Marŝo de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo. La 16-an
de oktobro de 1934 la armeo komencis marŝon de Jiangxi en sudorienta
Ĉinio, kaj en oktobro de 1936, ĝia tri ĉefaj armeoj kuniĝis en norda
Shaanxi-provinco de nordokcidenta Ĉinio. La armeo marŝis 25 mil
liojn (2 lioj = 1 km) en du jaroj.
Por konigi al vi la eventon nia reta EPĈ kaj la E-paĝo
de la Ĉina Interreta Informa Centro lanĉis respektive rubrikon "La
Longa Marŝo" ĉe <http://www.espero.com.cn/z-18s/s5/index-cz70.htm>.
Ni jam aperigis kelkajn artikolojn ekz. "Skizo pri la Longa
Marŝo", "Pro kio Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo faris
la Longan Maŝon?" ktp.
Ni deziras informiĝi:
1. Ĉu tiuj artikoloj interesas vin?
2. Kiom vi scias pri la Longa Marŝo?
3. Kiajn artikolojn vi deziras legi pri la Longa Marŝo?
Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj por nia laboro.
Bonvolu skribi al ni: <elpc@china.com>.
Kun koraj salutoj,
Redakcio de El Popola Ĉinio
|