Unua paĝo >> Inter Ni >> Al la legantoj

Esperanta versio de I I I C renovigis sian unuan paĝon kaj pliriĉigis sian enhavon

Estimataj samideanoj,

Esperanta versio de la Internacia Interreta Informa Centro (I I IC) <esperanto.china.org.cn> funkcias pli ol ses jarojn. Multaj samideanoj subtenas nin per vizitado al nia retejo, reago pri ĝia enhavo kaj interŝanĝo de retmesaĝoj. Ni esprimas al vi koran dankon.

Laŭ deziro de niaj legantoj nun ni renovigis la unuan paĝon kaj pliriĉigis la enhavon de la retejo, kiu nun havas 12 partojn kun pli 30 rubrikoj: Aktualaj Novaĵoj, Esperantujo, Socio, Kulturo, Ekonomio, Olimpikoj kaj Sporto, Scienco kaj Eduko, Medicino, Vojaĝo tra Ĉinio, Kalejdoskopo, Amikaj Rilatoj, Inter Ni, kaj pli ol 10 specialajn temojn, kiaj UK, Kulturaj Heredaĵoj, 100 Ĉinaj Frazoj por la Olimpikoj en 2008, Koncize pri Ĉinio, Nacimalplimultoj de Ĉinio, Harmonio de Socio, Kuirarto, Por Via Sano, Ŝanhaja Monda Ekspozicio ktp.

Ni volas scii,

Ĉu plaĉas al vi la nova paĝo?

Ĉu tiuj rubrikoj estas interesaj por vi?

Kiajn artikolojn vi deziras legi?

Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj al nia laboro.

Antaŭdankon pro via kunlaboro!

La Red.
<elpc@china.com>