Unua paĝo >> Inter Ni >> Al la legantoj

Solidareco post la Cunamo en Hindia Oceano

Estimataj samideanoj,

Cunamo en Hindia Oceano katastrofis plurajn landojn de sudorienta kaj suda Azio. La tuta homaro suferas la tragedion. En tia momento ni tamen sentas pli da solidareco, ni bezonas pli da kunlaboro, pli da helpemo.

La laborantoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio jam inter si kolektis monon por helpi suferantojn en suda Azio. Ni esperas, ke la popolanoj kaj eventuale e-istoj en Indonezio, Hinda Unio (Barato), Sri-Lankao,Bangladeŝo, Maldivoj, Tajlando, Malajzio k.s. rapide revenos al sia normala vivo.

Kiel estrarano de UEA pri Azia Agado kaj antaŭa membro de KAEM (Komisiono pri Azia E-movado), mi deziras al samideanoj kaj E-asocioj en Azio sekurecon kaj trankvilon.

Pacan vivon por la tuta homaro!

(Yu Tao)