Unua paĝo >> Inter Ni >> Al la legantoj

Reta EPĈ renovigos sian unuan paĝon kaj pliriĉigos sian enhavon

Estimataj samideanoj,

Nia reta El Popola Ĉinio <www.espero.com.cn> funkcias pli ol kvar jarojn. Multaj samideanoj subtenas nin per vizitado al nia retejo, reago pri ĝia enhavo kaj interŝanĝo de retmesaĝoj. Ni esprimas al vi koran dankon.

Nun ni havas planon renovigi la unuan paĝon kaj pliriĉigi la enhavon de la reta EPĈ, kiu nun havas 18 partojn -- Aktualaĵoj, Inter Ni, Legu kaj Ridu, Ter-vilaĝo, E-novaĵoj, Esperantujo, Socio, Kulturo, Homaro kaj Naturo, Turismo, Ekonomio, Scienco kaj Eduko, Kuirarto, Kinejo, Muzikejo, Pentraĵoj, Metiarto, Ludejo, kun pli ol 40 rubrikoj entute.

Ni volas scii,

Ĉu tiuj rubrikoj estas interesaj por vi?

Kiuj rubrikoj plaĉas al vi?

Kiajn proponojn vi havas pri starigo de novaj rubrikoj?

Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj al nia laboro.

Antaŭdankon pro via kunlaboro!

 

Redakcio de El Popola Ĉinio

<elpc@china.com>