Unua paĝo >> Inter Ni >> Al la legantoj

Tre bonvenaj viaj sugestoj pri raportoj pri TPK kaj ĈPPIK

Saluton, estimataj samideanoj,

Komence de marto okazos en Pekino la Kvara Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj la Kvara Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

Nia reta EPĈ kaj la E-paĝo de la Ĉina Interreta Informa Centro lanĉos respektive specialajn paĝojn pri la sesioj. Jenaj temoj estas probable atentataj de la ĉina publiko:

1. Publika servo kaj bonstatiga sistemo en la kamparo de Ĉinio

2. Trejnado kaj laborigo de kamparanoj

3. Edukado en kamparo

4. Kuracado en kamparo

5. Ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado

6. Konservo kaj protekto al la tradicia ĉina kulturo

Nun ni volus scii, chu tiuj temoj estas interesaj por vi, kiaj temoj estas atentataj de vi. Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj por nia raporto. Bonvolu skribi al ni: <elpc@china.com>.

Antaŭdankon pro via kunlaboro!

Redakcio de El Popola Ĉinio