La Qinghai-Tibeta Fervojo kun 1956 kilometroj startas de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio, kaj finiĝas en Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Ĝi estas fervojo en plej alta altitudo super la marnivelo kaj la plej longa linio sur altebenaĵo.
La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun ekologio primitiva kaj fragila, situanta 4 mil metrojn super la marnivelo, estas nomata “tegmento de la mondo”, “tria poluso de la terglobo” kaj “fonto de ĉinaj riveroj”. 960 kilometroj de la fervojo sterniĝas en regiono de 4 mil metroj super la marnivelo kaj 550 kilometroj de la fervojo en tundra regiono. La plej alta punkto de la fervojo situas ĉe la pasejo de Tanggula-montaro ĉiam kovrata de neĝo en altitudo de 5072 metroj super la marnivelo, tial ĝi estas nomata “fervojo plej proksima al la ĉielo”.
814-kilometra parto de la fervojo inter Xining kaj Golmud estis jam konstruita en 1979 kaj ekfunkciis en 1984. La 29-an de junio 2001, konstruado de parto de Golmud ĝis Lhasa komenciĝis kaj je la 15-an de oktobro, 2005 plenumiĝis. Nia reta revuo raportis pri tio.
La unuaperioda konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo
Kial Ĉinio konstruas la Qinghai-Tibetan Fervojon
Trajno veturos sur la Monda Tegmento
Trakosternado de Qinghai-Tibeta Fervojo de Ĉinio finita
|