Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Bonan jaron de hundo! (Mesaĝo de Renato Corsetti)

Karaj esperantistoj festantaj la novan jaron laŭ la ĉina luna kalendaro,

Mi devas elekti ĉi tiun alparol-formulon iom ĝeneralan, ĉar mi estas eŭropano kaj mi ne konas tre bone la geografiajn limojn de la festado de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro. Nu, ĉiam ekestas novaj problemoj, kiam Esperanto vastiĝas tra la mondo, kaj ni malnovaj eŭropaj esperantistoj devas revizii nian kulturon. Ni faras tion volonte, ĉar tio markas la grandiĝantan tutmondecon de Esperanto.

Temas pri tutmondeco, kiun ni ŝuldas al via kaj al nia laboro. Malantaŭ ni ne staras bomb-aviadiloj. Malantaŭ ni ne staras nevenkeblaj armeoj aŭ forta ekonomia potenco, per kiu ni sukcesas ĉantaĝi la mondon.

Malantaŭ ni staras nur unu ideo: ĉiuj popoloj estas egalaj, kaj la malgrandaj kaj la grandaj, kaj ĉiuj rajtas disvolviĝi kaj disvolvi sian kulturon en sia lingvo. Temas pri simpla ideo de justeco. En la longa daŭro imperioj falas, sed emo al justeco restas kaj renaskiĝas en ĉiu generacio.

Pro tio mi kun granda ĝojo salutas vin esperantistojn loĝantajn, ĉefe, en Azio, kiuj nun eniras la jaron de hundo.

Homoj naskiĝantaj en ĉi tiu jaro estas, laŭ tio, kion mi sukcesis ekscii, lojalaj, honestaj kaj fidindaj, sed ili foje estas ankaŭ obstinaj.

Tio precize priskribas nin: ni estas obstinaj pri justeco, sed samtempe lojalaj, honestaj kaj fidindaj laborantoj por pli bona mondo.

Mi certas, ke post kelka tempo azianoj havos ankoraŭ pli grandan gravecon en la mondo kaj en Esperantujo kaj por Esperanto. Espereble ne estos multaj jaroj de hundo antaŭ ol oni diros, ke Esperanto estas vaste uzata, kaj ke la vasteco de la uzo ŝuldiĝas ĉefe al azianoj.

Mi devas esti prudenta, ĉar alikaze oni akuzos min, ke mi, same kiel okcidentaj lernejanoj komencas voli lerni la ĉinan, klopodas iĝi aziano senmerite. Fakte mi kredas, ke ĉiuj kontinentoj estas same valoraj por Esperanto, kaj ke oni ne povas diri, kiu el ili donos decidan puŝon al Esperanto. Ĉiu espernatisto ne devas lanĉi sin en teoriaj disputoj pri tio, sed labori kiel se la propra kontinento estus la plej grava, kaj disvastigi Esperanton en ĝi.

Nun ni festas la novan jaron de hundo, kaj pro tio ni rajtas aparte paroli pri Azio.

Sukcesan jaron de hundo al vi kaj al ni ĉiuj!