|  Estimataj samideanoj,  La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista 
              Partio de Ĉinio inaŭguriĝos en la 15-a de oktobro. Por informi al 
              vi la kongreson ni malfermis novan rubrikon “La 17-a Tutlanda Kongreso 
              de KPĈ” en nia reta EPĈ <http://www.espero.com.cn> kaj la 
              E-versio de la Ĉina Interreta Informa Centro <http://esperanto.china.org.cn>. 
              En la rubriko ni konigos al vi informojn pri la kongreso, ĉinan 
              socion en evoluo, modelajn KPĈ-membrojn ktp.  Nun ni volas scii, ĉu tiuj temoj estas 
              interesaj por vi. Kion vi deziras koni pri la kongreso? Viaj reagoj 
              estos tre utilaj al nia laboro.  Bonvolu sendi la respondon al <elpc@china.com 
              >.  Koran dankon anticipe!  Redakcio de El Popola Ĉinio     
 |