Saluton, estimata samideano,
Komence de marto okazos en Pekino la Kvina
Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK) kaj la Kvina Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
Nia reta EPĈ kaj la E-paĝo de la Ĉina Interreta
Informa Centro lanĉos specialajn paĝojn pri la sesioj:
<http://www.espero.com.cn/18s/lianghui/2007-lh-index.htm>
<http://esperanto.10thnpc.org.cn/2007lh/node_7014378.htm>.
Jenaj temoj estos atentataj dum ĉi-jara
ĈPPIK kaj TPK:
1. Batalo kontraŭ terorisma agado
2. Problemoj pri kuracado kaj edukado
3. Mediprotektado
4. Leĝo pri proprietaĵoj
5. Plibonigo de la imposta sistemo
6. Problemoj pri agrikulturo, kamparo
kaj kamparanoj
7. Protekto al nemateria kultura heredaĵo
Ni volus scii viajn opiniojn pri tiuj
problemoj. Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj por nia laboro.
Bonvolu skribi al ni: <elpc@china.com>.
Antaŭdankon pro via respondo!
Redakcio de El Popola Ĉinio
|