Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Legantoj atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ (I)

Edvige Tantin Ackermann (Italio):

Bondezirojn pri sukcesa kongreso! Mi ŝatus legi informojn pri debatoj rilate al problemoj de internacia komunikado, al progresigo de la rolo de virinoj en la ĉina socio, pri plibonigo de viv-kondiĉoj en kamparaj partoj de via lando, pri protektado de historiaj lokoj kaj artaĵoj.

Renato Corsetti (Italio):

Kiel esperantisto mi ĉefe interesiĝas pri ĉio rilate lingvojn enlande kaj internacie kaj pri kulturaj rilatoj kaj pri Espernato, kion la kongreso priparolos.

Hanu IM (Koreio):

Okaza de la tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2007 mi deziras, ke Ĉinio pli malfermu pordon al al Terglobo kaj havu pluan intereson de homaj rajtoj kaj diversaj kulturoj.

MA Young-tae (Koreio):

Gratulon por via sukcesa kaj daŭra aperigo de artikoloj en Esperanto. Mi envias vin!

Mi ĝojis legi la artikolon pri s-ino MA Xianhua, kiu volonte kaj sindone instruas 13 infanojn kaj eĉ sukcesis diplomi ilin! Mi esperas, ke vi povos transdoni mian sinceran saluton al ŝi.

Zoran Ciric (Serbio):

Mi vizitos viajn retejojn, kaj, kiel kutime, mi ja vizitos kaj legos ankaŭ aliajn "rubrikojn".

Ligite al la kongreso, por mi estus interese ekscii pri ĉefaj kongres-konkludoj kaj ĉefaj agad-celoj planataj por estonta periodo.

Dieter Rooke (Svisio):

Kiel sekretario de IKEK mi ege scivolemas pri la disvolviĝonta kongreso de KPĈ. Kiom da inoj estas deligitoj?

Eduardo Trápani (Urugvajo):

Mi ŝatus scii, kia estas la konsistigo de la kongreso, tio estas: ĉu delegitoj venas el la tuta lando, ĉu estas aparta reprezentado por neurbaj regionoj, ĉu la aŭtonomaj provincoj havas apartajn kongresojn.

Mi trovas ankaŭ la informon, kiun vi oferas tre interesa.

Johano Petik (Hungario):

Ankaŭ min tre interesas la rezultoj de la kongreso de la ĉinia kompartio. Mi atendas viajn eventualajn raportojn.

Alex Tate (Usono):

Dankon por la informo. La informoj pri la kongreso, ĉina socio kaj moderna Ĉinio estus tre interesaj. Sukceson!

Mramba Simba (Tanzanio):

Bone mi legis vian alvokon, Koran dankon.

Min interesas la informoj pri la sociaj vivo, ekologio kaj mediprotektado.