Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Legantoj atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ (II)

Madis Linnamagi (Estonio):

Volonte mi legos novaĵojn pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio - la fora lando tre interesas min kaj societanojn: laboro en komisionoj pri edukado, kulturo kaj agrikulturo.

Ian Mac Dowall (Britio):

Mi esperas, ke vi ĉiuj bone fartas, deziranta al vi ĉiuj sukcesan kongreson, kaj bonan estontecon por vi kaj via lando.

Marc Bavant (Francio):

Dankon pro via interesa paĝaro rilate tiun gravan politikan eventon. Mi vidas unu gravan demandon, kaj scivolas, ĉu kaj kiamaniere la kongreso ĝin pritraktos: nome, estas konate, ke la ekonomia evoluo de Ĉinio estas tre rapida, sed nun, en situacio de tutmondigita ekonomio, ĉu la evoluo ne estas tro rapida, do danĝera kaj por aliaj landoj, kaj por la natura medio?

Emile Malanda Nianga (Kongo)

Bonan Kongreson. Mi interesiĝos pri ĉina socio en evoluo. Dankon!

Verner Fenig (Germanio):

Pro via ĉarma invito mi vizitis viajn paĝojn en la reto. Mi supozas, ke la Tutlandaj Kongresoj de Komunista Partio de Ĉinio estas la parlamentaj kunvenoj de elektitaj personoj de viaj popoloj.

Unue mi esprimas mian admiron, kiel eblas, ke viaj gvidantoj kapablas regi vian gigantan regnon kaj popolon.
Viaj paĝoj aspektas tre plaĉaj, la enhavo estas interesa kaj varia. Vi vere tuŝas ĉiujn temojn. Estonte mi pli detale trastudos viajn tekstojn.

Per via diligenta, saĝa laboro vi tre bone prezentas vian landon al la tuta mondo, volonte mi legos la informojn de la nova kongreso de KPĈ.

Claude Gacond (Svisio):

Mi dankas pro viaj informoj el Ĉinio en Esperanto, kaj min ĉefe interesas, kian lokon oni faros en via 17-a Tutlanda Kongreso al la lingvo Esperanto. Vi ne forgesu, ke siatempe pere de El Popola Ĉinio ni intimiĝis kun la disvolviĝo kaj originalaĵoj de la ĉina socio.

Manuel Parra (Hispanio):

Mi ŝatus, ke vi informu pri MALMODELAJ membroj de la Partio, ekzemple se iu estro multege disipas por superfluaj luksaĵoj, se iu kaŭzas malbonon al kompanoj por atingi pli altan postenon, ktp. Pri la kongreso, mi ŝatus koni la novaĵon, ke estos permesata la libera agado de aliaj partioj.

Edward Jaśkiewicz (Pollando):

Mi tre interesiĝas pri via grandega socialisma lando gvidata de la Komunisma Partio kaj mi admiras vian progreson en diversaj branĉoj de nuntempa civilizo. Mi deziras al Popola Ĉinio pluajn sukcesojn ekonomiajn kaj mi esperas, ke via saĝa politiko akceptos iam Esperanton kiel la mondlingvon montrante al UE ĝustan vojon al internacia plej facila (kaj neŭtrala) lingvo en la mondo, kiu anstataŭos altrudatan nacian, imperialisman, balbutsonan, la anglan.

Seán Ó Riain (Irlando):

Mi ege ĝojas, ke vi detale raportas pri la 17-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la vera internacia lingvo, kaj ne nur angle.

Dezirante al vi plenan sukceson en la disvastigo de nia lingvo en via lando, kaj en la tuta mondo.