Saluton, estimata samideano,
La 3-an de marto inaŭguriĝos en Pekino
la Unua Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK) kaj la 5-an de marto la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola
Kongreso (TPK).
Dum la sesioj oni elektos novajn ŝtatajn
gvidantojn. Nia reta EPĈ kaj la E-paĝo de la Ĉina Interreta Informa
Centro lanĉos specialajn rubrikojn pri la sesioj.
Jenaj temoj estos atentataj dum ĉi-jaraj
ĈPPIK kaj TPK:
1. Inflacio
2. Maltrankviliga situacio de mediprotektado
rilate fueloŝparon kaj ellasoredukton
3. Reformado de medicina sistemo
4. Problemo de edukado
5. Sekureco de manĝaĵoj
6. Protekto al rajto de laborantoj
7. Opono kontraŭ koruptiĝo
8. Pekinaj Olimpikoj
Ni volus scii, ĉu tiuj temoj estas interesaj
por vi. Kion alian vi volas scii pri la sesioj aŭ pri Ĉinio? Viaj
reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj por nia laboro. Bonvolu skribi
al ni: <elpc@china.com>.
Antaŭdankon pro via respondo!
Redakcio de El Popola Ĉinio
|