|  Renato Corsetti (Italio):  Mi volus scii, kion oni decidas pri instruado 
              de fremdaj lingvoj en Ĉinujo kaj pri instruado de la ĉina lingvo 
              eksterlande kaj fine ĉu io estos decidita pri Espernato.  Dankon!  Princo Henriko Oguinye (Niĝerio):  Estimataj,  Dankon pro via mesaĝo. Kompreneble tre 
              plaĉas al mi la temoj pri la olimpikaj ludoj kaj tio pri sekureco 
              de viaj manĝaĵoj. Kompreneble temoj pri via ekonomio, via rolo en 
              Afriko aparte kun la sudana registaro ktp.  Ni atendas ke Ĉinio same kiel ruslando 
              helpos gardi la diktadon de Usono en monda afero.  Dieter Rooke (Svisio):  Karaj,  La temoj proponitaj tre interesas min. 
              Krome interesas min la stato de virinoj en via lando kaj ties reprezentado 
              en la ĈPPIK.  Aparte interesas min la opinio de ebla 
              opozicio en la Tutlanda Popola Kongreso.
     |