Gwenda Sutton (Nov-Zelando):
Responde al viaj demandoj pri la temoj
proponitaj mi opinias, ke ĉiuj havas valoron sed je tiu momento
speciale interesaj estas la preparadoj por la Olimpikaj Ludoj.
Koffi Doumegnon (Togolando):
Kara amiko,
Mi ĵus tralegis vian mesaĝon kaj konstatis,
ke vi elektis tre belajn kaj interesajn temojn. Se mi devus scii
ion pli pri Ĉinio, mi ŝatus informiĝi pri la plej uzataj lingvoj
en Ĉinio. Ankaŭ mi ŝatus informiĝi pri la plej praktikataj sportoj
en Ĉinio.
Fine mi ŝatus scii kiel Ĉinio sukcesis
rabi preskaŭ ĉiujn komercajn merkatojn de la okcidentanoj (hodiaŭ
en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas ĉinaj varoj, kiuj allogas
multajn homojn).
Mi finas dezirante al vi, bonan Ĉinan
Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon kaj agrablan Tutlandan
Popolan Kongreson.
|