Jawaid Eahsan (Pakistano):
Je la inaŭguriĝo de la unua sesio de la
11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en la
3-a de marto en Pekino, kaj je la inaŭguriĝo de la unua sesio de
la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK ) en la 5-a de marto mi salutas
kaj bondeziras por la grandaj sukcesoj.
Gerda Dercks (Nederlando):
Estimata samideano,
Dankon por via letero. La temoj estas
treege interesaj. Speciale pri Pekinaj Olimpikoj. En mia lando oni
parolas ofte pri la homaj rajtoj en via lando. Multan sukceson.
Kim Keeble (Kanado):
Saluton, estimataj samideanoj,
Mi interesiĝas pri ĉiuj menciitaj temoj
de via lando kaj la homoj tie. Ankaŭ la protekto de la rajtoj de
ĉiu civitano estus interesa temo, laŭ mi.
Multan dankon!
|