Anatoli Ionesov (Uzbekio):
Karaj ĉinaj geamikoj,
Ni deziras plenan sukceson al la Unua
Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK) kaj al la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) okazontaj dum proksimaj tagoj en Pekino.
Ĉiuj proponitaj de vi temoj estas tre
interesaj kaj aktualaj.
Akceptu niajn varmajn salutojn el antikva
2750-jara Samarkando, "Romo de l'Oriento".
Elda Doerfler (Italio):
Mi kredas, ke la temoj de vi elektitaj
estas la plej trafaj, aktualaj, atentendaj, kaj nepre solvendaj
kaj pridiskutendaj ne nur en via lando sed en la tuta mondo. Gravas
ekscii kiel agas ŝtato tiel vasta kiel la via, kiu devas alfronti
grandskale tiajn problemojn.
Ricardo Carrillo (Kolombio):
Saluton karaj,
Mi interesas scii pli pri la Olimpikoj,
situacio de mediprotektado rilate fueloŝparon kaj ellasoredukton
kaj reformado de medicina sistemo.
Koran dankon!
|