Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Pere de Esperanto ni realigu pacon kaj amikecon inter popolanoj

Karaj amikoj en Azio kaj en la mondo,

Antaŭhieraŭ nia ĉefministro Koizumi vizitis ŝintoisman templon Yasukuni, simbolo de la japana militarismo antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. Mi tre hontas, ke japanoj elektis lin kiel ĉefministron kaj mi esprimas mian elkoran pardonon al ĉiuj viktimoj pro la japanaj invadoj en aziajn landojn dum la azia pacifika milito. Samtempe mi volas mencii, ke ne ĉiuj japanoj aprobas lian aĉan agon. Nun en Japanio fondiĝis pli ol 3000 grupoj, kiuj batalas kontraŭ la revizio de la 9-a artikolo de nia konstitucio, kiu malpermesas militon kaj posedon de la armeo al Japanio. Multaj homoj batalas por ke Japanio pace kunvivu kun aziaj landoj.

Batali kontraŭ la aĉa ago de Koizumi estas tre grava por Esperanto-movado en Azio, ĉar sen amikaj rilatoj inter aziaj landoj nia movado ne evoluas. Paco kaj amikeco estas ĝia plej grava motoro, pro kio ni esperantistoj devas sin doni por realigi pacon kaj amikecon inter popolanoj pere de Esperanto.

Hori Jasuo (Japanio)