Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Gratuloj pro sukcesa lanĉado de la homporta kosmoŝipo Shenzhou-6

La skipo de la Esperanto-programo de 3ZZZ (Brazilo):

Ni multe dankas pro la interesa raporto pri la sukcesa vojaĝo de la homporta kosmoŝipo Shenzhou-6. Espereble en la estonteco kosmoŝipo enhavos internacian multkulturan skipon de esperantistoj.

Leopold Patek (Aŭstrio):

Dankon pro via aktuala novaĵo! Mi varme gratulas al la ĉina popolo pro la sukcesa flugo de la kosmoŝipo Shenzhou-6!

Horst Vogt (Germanio):

Mi kore gratulas al la ĉina popolo je tiu granda teknika sukceso. Mi esperas, ke tiu laboro celos pacan evoluon.

Ada Csiszar, prez. de la Amika Societo de K. Kalocsay (Hungario):

Tutkore kaj sincere mi gratulas al vi pro la sukcesa
plenumado de la kosmoŝipo Shenzhou-6. Aparta ĝojo kaj nia danko por la reta aperigo de EPĈ. Dezirante al vi pluan prosperon.

Ma Young-tae (Koreio):

Mi sendas al vi mian elkoran gratulon pro via sukceso! Mi pensas, ke tio estas fierinda ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por aziaj landoj.

Alberto García Fumero (Kubo):

Kompreneble ni ĉiuj gratulas la ĉinan popolon kaj la kuraĝajn spacvojaĝintojn. Estas tre bone, ke pliaj landoj alvenas al la perhoma spac-esplorado pace.

Aniruddha Banhatti (Hindio):

Gratulojn al Ĉinio pro la sukceso. Dankon pro la detala informo.

Claude Gacond (Svisio):

Mi dankas al vi pro via informado, kiun mi kaj mia edzino ĵus legis kun intereso. En la svisa gazetaro ĝis nun ne aperis informo pri tiu sukceso.

Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia (Brazilo):

Sincerajn gratulojn pro la sukcesa vojaĝo de viaj kosmonaŭtoj! Ni esperas, ke la kosmonaŭtoj lernos Esperanton por la okazo kiam ili renkontos estaĵojn de aliaj planedoj pli evoluintajn ol ni teranoj, mi supozas, ke tiuj uzas Esperanton, lingvo de paco!

Jean-Marie Mboge Mbele (Kamerunio):

Traleginte vian afablan mesaĝon rilate la ĉinan sukcesan Shenzhou-6, kun multe da plezuro kaj respekto, mi dividas kune kun vi la ĝojon, kiu nun plenigas kaj animas Ĉinion.

Lanĉo kaj revenigo de tiu/tia homporta kosmoŝipo celanta sciencajn eksperimentojn en la spaco signifas superecon kaj grandecon de via lando. Benita estu Ĉinio. Ĉiujn miajn bondezirojn al vi.