Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Opinioj pri la vizito de japana ĉefministro Koizumi al Yasukuni-sanktejo

Yamasaki Seiko (Japanio):

Mi estas kontraŭ tio, ne ĉar vi estas kontraŭa, sed ĉar lia konduto estas kontraŭkonstitucia.

Teraĵima Toŝio (Japanio):

Mi opinias, ke la ago de japana ĉefministro Koizumi estas neadekvata, ĉar la ŝintoisma sanktejo Yasukuni pravigas la pasintajn militojn fare de Japanio. Kiam mi vizitis la muzeon "Yuushuukan" en la sanktejo, mi estis ŝokita de militamaj ekspoziciaĵoj. Se li vere sentus respondecon de Japanio

koncerne al la Azia-Pacifika Milito, li ne devus iri al Yasukini.

Esperantisto (Japanio):

Ĉefministro devas iri al Yasukuni kiel por "privata afero",

ne uzante kion ajn oficialan kiel aŭton, gardiston kaj la aliajn, ĉar li havas rajton preĝi kiel civitano, kiu estis aprobita de la Japana Konstitucio. Tamen, li nun estas sur la posteno de ĉefministro, do li ne estas en situacio de preĝo al Yasukuni.