Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Bopatrino kaj ŝiaj bofiloj

Iu bopatrino volis scii, ĉu ŝiaj tri bofiloj ŝin amas aŭ almenaŭ ŝin ŝatas… En la sekvanta tago, kiam ŝi kaj ŝia unua bofilo promenis borde de la rivero najbare de la hejmo, ŝi glitis en akvon kaj ekdronis en la rivero, la bofilo senhezite plonĝis en la riveron kaj savis sian bonpatrinon. La sekvantan matenon, antaŭ sia domo, li trovis novan aŭton, etan Peugeot 205, kun vortoj sur la glaco:

“Koran dankon flanke de via bopatrino, kiu amas vin.”

Ŝi entreprenis la saman scenaron kun la dua bofilo, kiu plonĝis en akvon kaj savis ŝin. Ankaŭ li ricevis novan aŭton, etan Peugeot 205, kun vortoj sur la glaco:

“Koran dankon flanke de via bopatrino, kiu amas vin.”

Ŝi prezentis la saman scenaron kun la tria bofilo. Ŝi glitis en riveron kaj ekdronis en akvo, kaj ŝia tria bofilo, rigardante ŝin droni en akvo, diris:

“Mi tion atendas de longe!”

La sekvantan tagon li vidis antaŭ sia domo tute novan veturilon kun vortoj:

“Koran dankon flanke de via bopatro, kiu amas vin.