La hundo kaj la horo
Iun homon mordis hundo kaj li kuris al la kuracisto.
-- Kial vi venis nun? Ĉu vi ne scias, kioma horo jam estas?
-- Mi ja bone scias, sinjoro doktoro, sed la hundo, kiu mordis min, verŝajne ne scias.
Knabeto (portanta katinon): Bonan tagon, sinjorino. Mi alportas ĉi tien vian kanarion forflugintan kaj petas la premion por la realportanto.
Sinjorino: Vi ja ne alportas mian birdeton, sed katinon.
Knabeto: Via kanario estas en ĝi!
|