Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

La papago

Iu homo havis papagon. Li longtempe instruis ĝin paroli, sed la papago ripetadis nenion krom la vorto: “Kompreneble.”

Finfine la homo decidis vendi sian papagon. La aĉetanto demandis:

“Kiom kostas via papago?”

“Cent frankojn.”

“Kial tiel multekoste?”

“Ĉar ĝi estas tre saĝa. Se vi ne kredas, bonvolu demandi ĝin.”

“Hej, papago. Ĉu vi estas saĝa? ” demandis la aĉetanto.

“Kompreneble,” kriis la papago.

La aĉetanto ekŝatis la papago kaj aĉetis ĝin por cent frankoj.

Hejme li donis al ĝi diversajn demandojn, sed la papago ripetadis ĉiam la saman vorton “kompreneble”.

Fine la nova papag-posedanto koleriĝis kaj kriis:

“Nur stultulo povis doni cent frankojn por tia papagaĉo.”

“Kompreneble,” kriis responde la papago.