Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Miskompreno

Mararmea oficiro staris ĉe la soforo de aǔtobuso kaj ne sidis por ke lia bonorda uniformo ne ĉifiĝu. Ebriulo enbusiĝis kaj alpaŝis al la oficiro. Li tiris ties baskon kaj diris, ke li volas aĉeti bileton. La oficiro tion tute ignoris, sed la ebriulo insistis. “Sinjoro, mi ne estas konduktoro, mi estas mararmea oficiro,” la oficiro turnis sin al li.

“Do haltigu la ŝipon kaj mi volas preni aŭtobuson,” diris la ebriulo.