Ŝekspiro kaj viskio
Invitite, komercisto kaj lia amiko vespermanĝis ĉe profesoro. Ĉe la tablo oni demandis la komerciston:
“Ĉu vi ŝatas Ŝekspiron?”
“Kompreneble, sed mi preferas viskion,” respondis la komercisto. Aŭdiante tion, ĉiuj stuporiĝis.
“Malsaĝa vi estas. Kial vi menciis viskion. Estas ja bone konate, ke ŝekspiro ne estas vino, sed fromaĝo,” diris lia amiko sur la revena vojo.
|