Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Ebriiĝo

Ebria turisto revenis en hotelon. Post longa paŭzo li kriis: “Hej, ĉu la lifto paneis?”

“Sinjoro, la lifto funkcias normale, sed nun vi estas en telefona budo.”

 

 

 

Viro estis alvokita al juĝejo, ĉar li insultis, ke la najbaro estas porko. La juĝisto decidis monpuni lin je 200 juanoj.

“Sinjoro juĝisto, en la lasta fojo oni monpunis min je nur 150 juanoj pro la sama insulto.”

“Pardonon, antaǔ nelonge la prezo de porkaĵo altiĝis.”