Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Senlace

“En unu semajno vi prirabis 8 fojojn. Tio estas neimagebla!” diris juĝisto.

“Vi pravas. Mi laboris tagnokte senlace. Se ĉiuj laborus same kiel mi, nia lando prosperiĝus jam antaŭ longe,” respondis la akuzito.

 

 

 

“Sur via menuo mi legis kokaĵan salaton. Ĉu ĝi estas komplete el kokaĵo?” demandis scivolema virino.

“Estas ankaŭ iom da bovaĵo, sinjorino,” respondis la kelnero

“Kiom da?” demandis la virino.

“Unu kontraŭ unu, tio estas, unu bovo kontraǔ unu kokido.”