Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Granda ĝojo

Antaǔ morto de astronomo, pastro preĝis, ke la Dio favoru lin per la paradiza feliĉo.

“Por mi la plej granda ĝojo estas ke mi vidos la dorson de la luno,” respondis la astronomo.

 

 

Juna brito kaj lia amikino vizitis francan restoracion. Li ne parolis la francan lingvon kaj ne sciis, kio estas skribita sur la menuo, sed li ne volis konfesi antaŭ la amikino sian nescion, li do diris al la kelnero montrante kelke da linioj sur la menuo: “Ni prenu do tiujn pladojn.” La kelnero rigardis la menuon kaj diris: “Pardonon, sinjoro. Tio estas komponaĵoj ludotaj de la orkestro.”