Malĝojo
Juna poeto unuafoje ricevis honorarion. Li promenis en parko kun malĝoja mieno. Lia amiko vidis lin kaj demandis:
“Kial vi tiel malĝojas?”
“Mortis W. Shakespeare, mortis ankaŭ P. B. Shelley kaj G. G. Byron, tial mia tasko estas tro peza.”
Du mezaĝuloj renkontiĝis surstrate. Ili kune rememoris sian studentan vivon.
“Tute ekster mia atendo, Betja fariĝis fama literatura kritikisto.”
“Neniom ekster mia atendo, ĉar estante studento, li ne ŝatis literaturon.”
|