Sarkasma komplimento
En restoracio renkontiĝis du poetoj. Ili babilis ĉe la tablo kaj konkure fanfaronis pri siaj sukcesoj. La unua poeto diris: “Ni longe ne vidis unu la alian, sed post nia lastfoja disiĝo, miaj poemoj fariĝis pli kaj pli ŝatataj de la legantoj kaj ilia nombro duobliĝis.” “Gratulon al vi,” diris la dua poeto, “mi ne sciis, ke vi edziĝis.”
“Tiu ĉi mondo estas maljusta,” diris poeto.
“Kial vi tiel opinias?” demandis lia amiko.
“Ekzemple, se bankiero verkas fuŝan poemon, oni opinias, ke tio ne gravas. Sed se poeto fuŝas ĉekon, tio fariĝos serioza problemo.”
|