Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Brakumo

Fama verkisto vizitis restoracion. Pro sengusteco de la pladoj li ĉesis manĝi, preninte nur malpli ol duonon de la pladoj.

“Mastro, bonvolu veni ĉi tien!”

“S-ro, ĉu vi volas pagi?”

“Unue ni brakumu unu la alian!”

“Pro kio?”

“Por adiaŭo. Ĉar en la estonteco dum mia tuta vivo eble ni ne intervidiĝos.”

 

 

“Antaŭ 10 jaroj vi aĉetis de mi novelon kontraŭ 25 usonaj dolaroj,” diris fama verkisto al redaktoro.

“Vi pravas, sed ni ankoraŭ ne eldonis ĝin,” respondis la redaktoro.

“Vi do redonu ĝin al mi kaj mi pagos al vi 250 usonajn dolarojn. Nun mi havas bonan reputacion kaj ne volas nigrigi min.”