Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Libro ŝatata de virinoj

“Aŭtoro de tiu verko estas Yamada Ichiro. Li estas verkisto, kiu pagis plej multe da enspeza imposto.”

“Pri kio la verko parolas?”

“Ĉu vi ne scias? Nun ĉiuj virinoj ŝatas ĝin.”

“Oh, pri kio?”

“Ĝi estas unu el la serio da libroj ‘Omaĝe al vi, belulino’.”

“Sed mi aǔdis, ke la belulinoj ne ŝatas legi.”

“Jes, do la malbelaj homoj konkure aĉetas tiun libraron.”

 

 

Verkistino skribis en sia taglibro, kiam ŝi ĝuis feriojn sur maro:

En la unua tago mi renkontis ŝipestron.

En la dua tago li invitis min vespermanĝi kune kun li. Mi havis grandan honoron.

En la tria tago li akompanis min promeni sur ferdeko kaj eĉ gvidis min al sia stirejo.

En la kvara tago li kondukis min en sian ĉambron kaj faris malĝentilan postulon al mi: Tio ne estas deca por la prestiĝaj personoj.

En la kvina tago li insistis en sia postulo. Li diris, ke se mi ne obeos, li pereigos la ŝipon.

En la sesa tago mi savis la 700 personojn, kiuj veturis per la ŝipo.