Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Lupago por domo

“Diru, kiam vi kvitigos vin je lupago?” demandis dommastro.

“Mi kontentigos vin tiam, kiam mi ricevos la monon, kiun la eldonisto certe pagos al mi, kiam li konsentos eldoni mian romanon. Mi kontribuos la romanon tuj post kiam mi finos la verkadon. Kaj mi komencos verki la romanon tuj post kiam mi trovos taǔgan temon kaj havos la bezonatan inspiron por tiu temo,” respondis la verkisto-domluanto.

 

 

En vagono fama verkistino diskutis kun protestantisma pastro pri Biblio. Fine la pastro diris: “Kiel ajn estas la demando,vi devas konfesi, ke la dio kreis viron pli frue ol virinon.”

“Mi ne malsamopinias kun vi. Mi ja faras verkadon ĝuste per tiu metodo. Kiam mi volas eldoni libron, mi ĉiam faras unue manuskripton, post tio mi poluras foje refoje kaj tial la manuskripto ĉiam naskiĝas pli frue ol la libro,” respondis la verkistino.