Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Mano pli grava ol kapo

Kirurgo kaj kuracisto de internaj malsanoj kuris al lifto. Apenaǔ ili atingis la pordon, ĝi estis fermiĝanta. Anstataǔ sian manon la kirurgo tuj ŝovis la kapon inter la pordklapojn. “Ĉu ne strange ŝovi la kapon inter pordklapojn?” demandis la kolego. “Nenio mirinda,” respondis la kirurgo, “miaj manoj pli gravas por operacio.”

 

 

 

 

Post detala ekzamenado al s-ro M. kuracisto diris al li: “Malbonega estas via sanstato. En viaj kruroj estas akvo, en viaj renoj estas ŝtonoj, en viaj angioj estas kalko, kaj…” “Se nun vi diros, ke en mia kapo estas sablo, mi konstruos domon tuj morgaǔ.”