Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Magia kuracarto

Tri kirurgoj fanfaronis pri sia kuracarto. Unu el ili diris: “Mi rekunigis al viro brakon kaj nun li estas landfama bazpilkisto.” Alia diris: “Mi rekunigis al viro kruron kaj tiu nun estas mondfama sportisto de longa kurado.” “Viaj faroj estas facilaj,” diris la tria, “mi rekunigis ridon al idioto kaj tiu fariĝis parlamentano.”

 

 

 

 

Operaciito diris al kuracisto: “S-ro kuracisto, vi forgesis tranĉilon en mia ventro.” “Tio ne gravas, ĝin mi donacas al vi. Mi havas alian,” malavare diris la kuracisto.