Kompenso pro krio
Patrino portis sian infanon al dentisto por eltiri lian denton. Ŝi donis al la dentisto 10 frankojn, kaj la dentisto atentigis: “Sinjorino, vi devas pagi 30 frankojn.” “Sed hieraǔ vi postulis 10 frankojn,” miris la sinjorino. “Jes, sinjorino,” klarigis la dentisto, “via infano kriegis tiel terure, ke du miaj pacientoj estis fortimigitaj.”
Paciento: Vi lukras facile, ke en 3 sekundoj vi gajnis 3 dolarojn.
Dentisto: Se vi volas, mi eltiru vian denton malrapide. |