Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Eĥo

“Ho, mia dio, truo sur via dento estas la plej granda el kiujn mi vidis,” ekkriis dentisto ekzamenanta pacienton, “jes, la plej granda.” “Vi ne bezonas tion ripeti,” kolere plendis la paciento. “Jes,” ekskuzis la dentisto, “tio estas eĥo.”

 

 

 

 

Nokte rabisto entrudiĝis en hejmon de dentisto kaj priserĉis, sed nenion li trovis kaj eldevigis al dentisto monon. La dentisto petegis: “Mi ne havas monon, tamen mi povas senpage eltiri kelke da dentoj por vi, se vi ne volas foriri vane.”