Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Monda sindromo

Paciento diris al kuracisto: “En la infaneco mi suferis de brita malsano; antaǔ 5 jaroj de hispana gripo, kaj antaǔ nelonge okulkuracisto diris, ke min trafis egipta okula inflamo.” “Do mi povas diagnozi, ” diris la kuracisto, “ke vi suferas de monda sindromo.”

 

 

 

 

Viro estis atentigita, ke li vivos nur 6 monatojn. Terurite li konsultis kuraciston, kio helpos lin.

Kaj la kuracisto konsilis lin: “Unue vi disdonu ĉiujn viajn posedaĵojn al malriĉuloj, poste transloĝiĝu en malvarman kaj malsekan budon en arbaro, kaj fine edziĝu al virino kun 9 malgrandaj infanoj.” “Ĉu tio longigos mian vivon?” “Ne! Sed vi sentos, ke tiuj 6 monatoj estos la plej longaj dum via vivo.”