Nigraj pulmoj de fumantoj
Fumanto: S-ro kuracisto, bonvolu diri al mi la veron. Kuracisto: Kion vi volas scii?
Fumanto: Ĉu vi trovis ombron en miaj pulmoj?
Kuracisto: Kredu min, nenion mi rimarkis.
Fumanto: Ĉu vere?
Kuracisto: Jes. Viaj pulmoj estas tute nigraj, kaj oni povas trovi nenian ombron en ili.
Kuracisto estis telefonvokata de brula voĉo: “Ho, s-ro kuracisto, bonvolu veni al mi, ĉar mia fileto englutis mian fontoplumon.” “Jes, mi tuj iru al vi,” diris la kuracisto. Kaj la maltrankvila patro demandis: “Kion mi faru antaǔ via atingo?” “Vi povas skribi per krajono.” |