Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Profesia kutimo

Kuracisto kuris al vestopendigilo kaj kriis: “Donu al mi la urĝsavan keston.” “Kio okazis, paĉjo?” demandis lia filino terurita. “Ĵus junulo telefonis, ke li mortos sen mi.” Facile elspiris la filino: “Trankviliĝu, ŝajnas al mi, ke tiu intencis voki min.”

 

 

 

Sinjoro malsaniĝis kaj lia edzino mezuris lian temperaturon. Ne sciante legi la termometron, ŝi telefonis al kuracisto: “S-ro kuracisto, bonvolu veni. La temperaturo de mia edzo jam atingis 63 gradojn.”

Kaj la kuracisto diris: “Estimata s-ino, mi ja nenion povas fari. Sendu lin al fajrobrigado.”