Metodo kontraǔ abomeno en medikamenta prenado
Malsanulo: S-ro kuracisto, mi ne povas preni viajn medikamentojn.
Kuracisto: Kial?
Malsanulo: Mi vomemas ĉe vido de la medikamentoj.
Kuracisto: Ne estas problemo. Rigardu al alia direkto prenante medikamentojn.
Kuracisto: Ĉu vi foriras sen pago por la kuraco?
Malsanulo: Ho, pardonon, mi forgesis tion. Mi suferas forgesemon. (Kaj li tuj donis al la kuracisto 200 dolarojn.)
Kuracisto: Dankon, ĝis revido.
Malsanulo: Hej, sed mi devas pagi nur 150 dolarojn, kaj do vi devas redoni al mi 50 dolarojn.
Kuracisto: Ho pardonon, ankaǔ mi estas forgesema. Tamen via memoro multe pliboniĝas post mia kuraco. |