Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Infekto

Viro telefonis al kuracisto: “S-ro doktoro, mia filo suferas de skarlatino.” “Tion mi scias. Hieraŭ mi vizitis lin dum via foresto. Izolu lin, ke neniun familianon li kontaktiĝu.” “Sed li kisis la servistinon.” “Ho, kiel malfeliĉe, ankaŭ ŝin izolu.” “Sed mi kisis ŝin.” “Jen problemo. Eble vi jam estis infektita.” “Ho ve, kaj poste mi kisis mian edzinon.” “Kio?” ekkriis la kuracisto, “do eble ankaŭ mi estis infektita.”

 

 

 

 

 

 

Hundo bojadis tutan nokton kaj la mastro ne povis endormiĝi. Li portis la hundon al veterinaro.

La veterinaro donis al li tablojdon, asertante ke la oreloj doloras al ĝi.

Sed preninte la tablojdon, la hundo ankoraŭ bojadis nokte, kaj li refoje venis al la veterinaro. Kaj ĉi-foje la veterinaro diris al li: “Mi donos al vi 3 tablojdojn, via hundo prenu unu kaj vi la aliajn du. Kaj mi garantias, ke aŭ vi aŭ via hundo endormiĝos.”