Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Pasinteco de fama kuracisto

Kutime kuracistoj multe demandas la pacientojn pri la sindromoj antaŭ ol doni diagnozon. Sed tiu kuracisto estas silentema, ke li ne demandas nek parolas kun pacientoj. Liaj najbaroj diris al lia edzino: “Kiel lerta estas via edzo, vi devas ĝoji pro tio.” Lia edzino diris: “Mi ne scias, ĉu li estas lerta. Mi scias nur, ke dum longa tempo li laboris kiel veterinaro.”

 

 

 

 

 

 

 

Kuracistaĉo malofte resanigis malsanulojn kaj en la unua jaro de sia kuracservo li resanigis nur 20% da malsanuloj. Fifamo disvastiĝis kaj rapide malmultiĝis liaj pacientoj. Dum la tuta jaro venis al li nur 2 pacientoj, unu el ili estis resanigita kaj la alia mortis.

Laŭ difino li devis skribi raporton al la gvidantaro. Post pripenso li skribis: “Mia kuracarto senĉese leviĝas dank’ al mia diligenta studado. La kuraca sukceso leviĝis de 20% en la pasinta jaro al 50% en la kuranta jaro, kaj mortis nur 1 paciento.”