Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Kruro malvarma dum 3 jaroj

Paciento: Doktoro, mia kruro ne bone statas.

Doktoro: (palpinte ties kruron) Certe atakita de malvarmo.

Paciento: Ĝi estas malvarma dum 3 jaroj.

Doktoro: Kio?

Paciento: Jes, tri jaroj, doktoro. Se vi ne kredas, bonvolu rigardi la daton de la produkto. (Li demetis la kruran protezon.)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Nervoza malsanulo ĉiam plendis, ke kato gratadis en lia stomako.

Foje li suferis de apendicito kaj kirurgo decidis fari al li operacion kaj samtempe kuraci lian alian “malsanon”. Li havigis al si katon.

Kiam la operaciito rekonsciiĝis de anestezo, la kuracisto montris al li la katon kaj diris: “Vi jam tute resaniĝis, kaj vidu, kion ni kaptis.”

La malsanulo rigardadis, premis al si la ventron kaj ekkriis: “Vi eraris, mi englutis grizan katon.”