Apendico peza je 15 kilogramoj
Malsanulo: Post detranĉo de apendico mi malpeziĝis je 15 kilogramoj.
Kuracisto: Kion vi diris! Ĉu estas apendico peza je 15 kilogramoj?
“Kuracisto, kiom da ebleco estas por mia resaniĝo?” demandis malsanulo kuŝanta en lito. Kaj kuracisto certoplene diris al li: “Centopocente! La kazoj montris, ke 90% de tiuj malsanuloj mortas. Vi estas mia deka paciento, kaj la antaŭaj 9 jam mortis. Statistiko ne trompas. Vi certe resaniĝos.”
|